Colima

From Wikipedia, the free encyclopedia

Colima
Remove ads

Colima [koLIma], Esperantigite : Kolimo, estas malgranda federacia subŝtato de Meksiko kun samnoma ĉefurbo. Ĝi situas okcidente ĉe Pacifiko.

Thumb
Rapidaj faktoj Federacia subŝtato, subŝtato de Meksiko [+] ...

Laŭ la stato de 2020 en la subŝtato vivis 731 391 loĝantoj sur areo de 5 626,9 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 130 loĝantoj/km². Limnajbaroj estas Michoacán kaj Jalisco.

Ĝi dividiĝas en 10 komunumojn (municipoj); vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Colima.

Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-COL".

En la provinco troviĝas parto de la vulkano Colima, la plej aktiva vulkano de Meksiko; pli granda parto de la vulkano troviĝas en la apuda ŝtato Jalisco (Ĥalisko).

La nomo de la provinco, la urbo kaj la vulkano devenas el la naŭatla lingvo kaj honoras mitan antaŭkonkeran militiston tiunoman.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads