Internacia Flughaveno Kalgario
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Flughaveno Kalgario (angle Calgary International Airport) estas la ĉefa flughaveno servanta Kalgarion (Alberto, Kanado) kaj la Kalgarian Regionon. Ĝi situas 17 kilometrojn de la urbocentro sed ene de la urbaj limoj. Ĝi estas unu el la plej grandaj flughavenoj de Kanado laŭ nombro de pasaĝeroj, servinta 11,17 milionoj da pasaĝeroj[1] en 2006, kaj en tria loko inter kanadaj flughavenoj laŭ nombro de aviadil-movoj (242.658 movoj).[2] De la flughaveno kursas ĉiutagaj senhaltaj flugoj al diversaj gravaj urboj en Kanado, Eŭropo kaj Usono. Ĝi ankaŭ estas granda transporta centro por Okcidenta Kanado, la hejmo kaj transporta centro por la fluglinio Westjet, kaj transporta centro por la aerlinio Air Canada.
Rapidaj faktoj IATA: YYC ICAO: CYYC, Resuma informo ...
Internacia Flughaveno Kalgario | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko | |||||
IATA: YYC ICAO: CYYC | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Kanado | ||||
Regiono | suda Alberto | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Mastrumanto | Calgary Airport Authority | ||||
Apuda urbo | Kalgario (17 km de urbocentro) | ||||
Alteco | 1084 m | ||||
Geografia situo | 51° 6′ 50″ N, 114° 1′ 13″ U (mapo)51.113888888889-114.02027777778 | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 07/25, 10/28, 16/34 | ||||
Kurej-longo | 1890 m, 2438 m, 3863 m | ||||
Retejo | www.calgaryairport.com | ||||
Fermi