From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Organizaĵo por Migradoj estas interregistara organizaĵo, fondita en 1951, kiu okupiĝas pri la migradoj. Kun sidejo en Ĝenevo, ĝi havas lokajn oficejojn en pli ol 100 landoj. Temas pri organizaĵo kreita per traktato inter suverenaj ŝtatoj, tamen, ĝi ne dependis de Unuiĝintaj Nacioj ĝis la 19-an de septembro 2016[1]. Post subskribo kun Unuiĝintaj Nacioj , William Lacy Swing, ĝeneral-direktoro de IOM, deklaris ke IOM fariĝis la «Agentejo pri migrado de la Unuiĝintaj Nacioj»[2]..
Internacia Organizaĵo por Migradoj | ||
---|---|---|
International Organization for Migration | ||
faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj eldonejo | ||
Komenco | 1951 vd | |
Geografia situo | CH1903: 499210 / 120859 (mapo)46.23166.1321 | |
Lando(j) | Svislando vd | |
Sidejo | Ĝenevo | |
Adreso | 17 Route des Morillons, 1211 Geneva 19, Switzerland | |
| ||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Amy E. Pope (en) vd | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | Internationale Organisation | |
En la nuntempo en ĝi membras 127 ŝtatoj kaj aliaj 18 estas observantoj, kun la aldono de 76 interregistaraj kaj neregistaraj organizaĵoj. La IOM konsistas el fleksebla strukturo kun pli ol 440 oficejoj en 100 landoj.
La IOM estas la ĉefa organismo rilate al migrado, kaj laboras por garantii ordigitan kaj humanan migradon, disvastigi la internacian kunlaboradon pri la afero, helpi en la serĉado de praktikaj solvoj al ĝiaj problemoj kaj disponigi asistadon al la migrantoj kiuj ĝin bezonas.
La institucio de la Internacia Organizaĵo por Migradoj eksplicite rekonas la rilaton inter migrado kaj ekonomia, socia kaj kultura disvolviĝo, kaj ankaŭ la rajton je libera cirkulado.
Ĉirkaŭ 3,4% de la monda loĝantaro konsistas el migrantoj, pro konfliktoj, naturaj katastrofoj au ekonomio[3].
Retpaĝo de la Internacia Organizaĵo por Migradoj
Moduloj pri mondaj problemoj el malsamaj vidpunktoj : Migrado Arkivigite je 2018-04-10 per la retarkivo Wayback Machine
Danco iranstile, filmo pri ne-leĝa rifuĝinto
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.