Internacia Seminario (IS) estis ĝis 2009[1] internacia junulara novjara Esperanto-renkontiĝo organizata de la Germana Esperanto-Junularo (GEJ) ĉiujarfine en malsama germana urbo, de la 27-a de decembro ĝis la 3-a de januaro. La lasta, 52-a IS 2008/2009, okazis en Biedenkopf, kun 138 partoprenintoj el 24 landoj[2]; tio estis iom sub la kutimaj nombroj de la tri antaŭaj jaroj de ĉirkaŭ 180 partoprenantoj.[3] Partoprenaj nombroj de 250 ĝis 300 la averaĝo de la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj - la plej granda IS de 1986/87 havis 440 partoprenantojn. Ekde la jarŝanĝo 2009/2010 la Junulara E-Semajno anstataŭis la IS-n kiel ties kuniĝon kun la Ago-Semajno. La unuan IS organizis Richard Reuchlin kaj Uwe Joachim Moritz.

Rapidaj faktoj IS ...
IS
NomoInternacia Seminario
RegionoGermanio
PeriodoJarfine
OrganizantoGEJ
Ekzistas ekde1957
CelgrupoJunularo kaj junaj familioj
Informa retpaĝoIS-paĝo
Fota retpaĝobildoj.esperanto.de
vdr
Fermi
Thumb
Grupfoto dum la 49-a IS 2005/2006 en Xanten (ne ĉiuj partoprenintoj estas en la foto)

Krom prelegoj kaj diskutrondoj pri la kadra temo, programo de la Internacia Seminario ofertadis ankaŭ ĝeneralajn prelegojn, ekskursojn, koncertojn kaj aliajn distrajn programerojn (kiel ekzemple la tetrinkejo gufujo). Kulmino de la IS ĉiam estis la Silvestra Balo kun danckonkurso. Aparte menciindas la 10-a IS en Münster, kiam 10 profesoroj prelegis.

"Internacia Seminario" estis la oficiala nomo. Ĉar la renkontiĝo sufiĉe ŝanĝiĝis dum la jardekoj, precipe perdante sian puran seminarian karakteron, en la 1990-aj jaroj oni komencis en la germana nomi ĝin "Internationale Woche" ("Internacia Semajno").

Historio

Thumb

Fontindikoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.