Inĝenierarto
Aplikita scienca disciplino, projektado kaj invento de instrumentoj kaj teknologioj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Inĝenierarto[1] (aŭ inĝenierado)[2] estas la aplikado de scienco al homaj bezonoj. Ĉi tio estas farata per scio, matematiko kaj sperto aplikataj al la konstruado de utilaĵoj aŭ procezoj. Profesiuloj pri inĝenierarto estas nomataj inĝenieroj.
Same kiel en la bazaj sciencoj, ankaŭ la inĝenierarto multe aplikas diversajn teknikojn por utiligi sian sciaron. Do, inĝenierarto estas ĝenerala sciaro pri tio, kion oni produktas kaj kiel tion fari. Pri pli detaleca sciaro pri specifaj solvoj, kiuj ebligas pli efikan produktadon, vidu teknologion kaj teknikon.
Inĝenierarto aplikas sciojn de sciencaj, ekonomikaj, sociaj kaj praktikaj (teknikaj) fakoj por inventado, desegnado, konstruado kaj bontenado de maŝinoj, esplorado kaj plibonigado de strukturoj, maŝinoj, ilaroj, sistemoj, materialoj kaj procezoj.
La fako inĝenierado estas tre larĝa, kaj enhavas ampleksan gamon de pli specializitaj branĉoj de inĝenierado, ĉiu kun pli specifa emfazo sur partikularaj areoj de aplikita scienco, teknologio kaj tipoj de aplikado.
La termino inĝenierado devenas de la latinaj vortoj ingenium, kiu signifas "lerteco", kaj ingeniare, kiu signifas "koncepti, plani, prilabori".