From Wikipedia, the free encyclopedia
Ionel ONEȚ [ioNEL onEC] (naskiĝis en 1956 en Transilvanio) estas rumana esperantisto. Ekde 1988 li vivas ekster Rumanio.
Ionel Oneț | |
---|---|
Ionel Oneț dum la 44-a Malferma Tago de UEA, Aprilo 2016 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1956 en Transilvanio, Rumanio |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1981–) |
Li eklernis Esperanton en 1981, kaj aktivas en la Esperanto-movado je diversaj niveloj: en sia denaska Rumanio kaj en siaj adoptaj landoj, Usono kaj Nederlando.
Li tradukis en Esperanton el la lingvoj: rumana, angla, franca, romanĉa kaj el Esperanto, franca kaj la angla en la rumanan. Li aperigis kelkajn librojn kaj centojn da materialoj (originalaĵoj kaj tradukaĵoj) en periodaĵoj, en la lingvoj Esperanto, rumana, angla.
Okaze de lia 65-jariĝo, en 2021 la pola eldonejo Ars Libri (Lublin) aperigis lian imponan kolekton de tradukaĵoj (plejparte jam aperintaj en periodaĵoj) el la rumania literaturo Alilingve.
Ekde de 1989 li laboras profesie por Esperanto, unue kiel vicdirektoro de la oficejo de ELNA, ekde majo 2002 ĉe UEA. En 1990 li fondis Eldonejon Bero, ĉe kiu aperas nur verkoj en aŭ pri Esperanto. Li cetere instruis Esperanton kaj prelegis en aŭ pri tiu lingvo en diversaj landoj.
Iama redaktoro de Bukureŝta Informilo, Esperanto USA kaj La Orient-ekspreso, kaj kunredaktoro de ELNA Update.
Kunlabore:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.