James Gregory (matematikisto)
skota matematikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
James GREGORY FRS (Novembro 1638 – Oktobro 1675) estis skota matematikisto kaj astronomo. Lia familinomo estas foje literumita kiel Gregorie, nome la origina skota literumado. Li priskribis fruan praktikan dezajnon por respegulan teleskopon – nome Gregoria teleskopo – kaj faris progresojn en trigonometrio, malkovrante reprezentojn de senfinaj serioj por kelkaj trigonometriaj funkcioj.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
James Gregory | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1638 (1638-01-01) en Drumoak |
Morto | 1-an de januaro 1675 (1675-01-01) (37-jaraĝa) en Edinburgo |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Reĝlando Skotlando |
Alma mater | Universitato St. Andrews • Universitato de Padovo • Universitato de Aberdeen • Aberdeen Grammar School • Marischal College |
Familio | |
Patro | Rev. John Gregorie |
Patrino | Janet Anderson |
Okupo | |
Okupo | matematikisto • astronomo • inventisto • universitata instruisto • verkisto |
Verkoj | Optica Promota |
Fermi
En sia libro Geometriae Pars Universalis (1668)[1] Gregory faris kaj la unuan publikigitan aserton kaj pruvon de la fundamenta teoremo de kalkulo (asertita el geometria vidpunkto, kaj nur por speciala klaso de la kurboj konsiderata per postaj versioj de la teoremo), pri kio li estis agnoskita de Isaac Barrow.[2][3][4][5][6][7][8]