![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a9/Jan_A.P._Kaczmarek%252C_PL_Pozna%25C5%2584_2011_%25281%2529.jpg/640px-Jan_A.P._Kaczmarek%252C_PL_Pozna%25C5%2584_2011_%25281%2529.jpg&w=640&q=50)
Jan A. P. Kaczmarek
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jan Andrzej Paweł KACZMAREK (Pollingva prononoco: [jan ˈandʐɛj ˈpavɛw kat͡ʂˈmarɛk]; 29-an de aprilo 1953 - 21-a de majo 2024) estis pola komponisto. Li verkis muzikon por pli ol 70 filmoj aŭ dokumentaj filmoj, kiel Finding Neverland (2004) de Marc Forster, per kiu li ricevis Oskar-premion kaj la premion National Board of Review Award. Aliaj elstaraj filmomuzikoj estis tiuj de Hachi: A Dog's Tale, Unfaithful, Evening, The Visitor, kaj Washington Square.[1]
Jan A. P. Kaczmarek | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1953 (1953-04-29) en Konin |
Morto | 21-an de majo 2024 (2024-05-21) (71-jaraĝa) en Krakovo |
Mortokialo | Plursistema atrofio ![]() |
Tombo | Tombejo Rakowicki en Krakovo ![]() |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando ![]() |
Alma mater | Universitato Adam Mickiewicz en Poznano - juro ![]() |
Memorigilo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | komponisto filmkomponisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.jan-ap-kaczmarek.com/ |
Fine de la 1970-aj jaroj, Kaczmarek eklaboris kun Jerzy Grotowski kaj lia plinoviga Teatra Laboratorio. Li kreis la Orchestra of the Eighth Day (Orkestro de la oka tago) en 1977. Li registris sian unuan albumon, Music for the End (1982), por la usona kompanio Flying Fish Records.
En 1989, Kaczmarek translokiĝis al Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono. Tie li registris muzikon por markoj kiel Sony Classical, Decca, Varèse Sarabande, Verve, Epic, Milan, kaj Savitor Records. Koncertis en Usono kaj Eŭropo, ricevis premiojn, kaj finfine komponis klasikan muzikon por eventoj en Pollando, post la ŝanĝo de reĝimo de komunismo al kapitalismo.