Januara Ribelo
ribelo de poloj kontraŭ la Rusa Imperio (1863) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Januara Ribelo (1863-1864) estis pola nacia ribelo kontraŭ Rusa Imperio, proklamita per manifesto la 22an de januaro 1863, eldonitan en Varsovio de Provizora Pola Registaro. Kaŭzita de plifortiĝanta rusa teroro kontraŭ pola pasiva rezisto. Ĝi eksplodis la 22-an de januaro 1863 en Kongresa Pollando kaj la 1an de februaro 1863 en estinta Grandprinclando Litovio kaj daŭris ĝis aŭtuno 1864. Ĝi ampleksis nur rusan aneksaĵon: Polan Reĝlandon kaj aneksitajn teritoriojn – Litovion, Belorusion kaj parton de Ukrainio.
Ĝi estis la plej granda pola nacia ribelo, kiun apogis internacia publika opinio, kaj havis karakteron de gerila milito, dum kiu oni okazigis ĉirkaŭ 1200 batalojn kaj bataletojn. Malgraŭ komencaj sukcesoj la ribelo finiĝis per malvenko de ribelintoj. Kelkdek miloj estis mortigitaj en bataloj, preskaŭ mil ekzekutitaj, ĉirkaŭ 38 mil ekziligitaj al Siberio, kaj ĉirkaŭ 10 mil elmigris. Vilno estis masakrita de taĉmentoj de rusa generalo-guberniestro de Vilno, Miĥail Muravjov la Pendigisto.
Post fiasko de la ribelo Pollando kaj Litovio celebris nacian funebron. En 1867 oni nuligis aŭtonomecon de Pola Reĝlando, ties nomon kaj buĝeton, en 1869 likvidis Ĉefan Lernejon Varsovian, en la jaroj 1869–1870 de centoj da urboj apogantaj la ribelon oni forprenis urborajtojn, per kio kondukis ilin al malsukceso, en 1886 likvidis Polan Bankon. Oni malfondis katolikajn ordenojn, konfiskis ĉirkaŭ 1600 bienojn kaj komencis intensan rusigon de polaj teritorioj.
Post sufokigo de la ribelo signifa parto de la socio konsideris pluan armitan bataladon kontraŭ rusa okupanto sencela kaj direktis sin al laboro pozitivisam.
La ribelo kontribuis al pli favora ol en du aliaj aneksaĵoj proprietigo de kamparanoj kaj lasis fortan spuron en la pola arto kaj literaturo (Eliza Orzeszkowa, Stefan Żeromski, Artur Grottger, Jan Matejko).