Jared Diamond
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jared Mason DIAMOND (10-a de septembro 1937) estas usona sciencisto kaj aŭtoro ĉefe konata pro siaj sciencpopularigaj libroj The Third Chimpanzee (1991), Guns, Germs, and Steel (1997, premiita per Premio Pulitzer de 1998), Collapse (2005) kaj The World Until Yesterday (2012). Origine edukita por fiziologio, la verkaro de Diamond estas konata pro pritraktado de vario de fakoj, kiaj antropologio, ekologio, geografio, media determinismo kaj evolua biologio. Li estas nune Profesoro de Geografio ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso.[1][2] Li estis priskribita kiel "America’s best-known geographer" (plej konata geografo el Usono).[3]
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Jared Diamond | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Jared Mason Diamond | ||||
Naskiĝo | 10-a de septembro 1937 en Bostono, Masaĉuseco | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Nacieco | Usono | ||||
Etno | usonanoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kembriĝo | ||||
Familio | |||||
Patro | Louis Diamond vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | biologo • fiziologo • geografo • verkisto • universitata instruisto • ornitologo • ekologo • sciencovulgarigisto vd | ||||
Laborkampo | Fiziologio, biofiziko, historio, ekologio geografio, antropologio, ornitologio, naturprotektismo | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Third Chimpanzee ❦ Why Is Sex Fun? ❦ Pafiloj, Mikroboj, kaj Ŝtalo ❦ Collapse ❦ The World Until Yesterday ❦ Upheaval: How Nations Cope with Crisis and Change vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi