Franca verkisto, manuskriptinto kaj dramisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Jean-Claude CARRIÈRE (Colombières-sur-Orb, Hérault, 19-a de septembro 1931-8-a de februaro 2021) estis franca aktoro kaj scenaristo, grava kunlaboranto de Luis Buñuel. En julio 2011 la hispana registaro atribuis al li la honoron de la Orden de las Artes y las Letras de España.
Carrière estis unu de la plej gravaj sekvantoj de la franca superrealismo. Li diplomiĝis pri literaturo kaj historio kaj publikigis sian unuan romanon estante 24-jaraĝa. Lia kunlaborado kun Luis Buñuel kiel scenaristo ekis per la filmo Le journal d'une femme de chambre (1964) kaj pluis en kelkaj postaj filmoj, kiel Belle de jour (1967), Le charme discret de la bourgeoisie (1972), Le Fantôme de la liberté (1974), Cet obscur objet du désir (1977) kaj La Voie lactée (1969). Li kunlaboris ankaŭ kun aliaj reĝisoroj kiel la hispana Luis García Berlanga (Grandeur nature). Li estis aŭtoro de la scenaroj de Die Blechtrommel (1979, La lada tambureto), Le retour de Martin Guerre (1982), The Unbearable Lightness of Being (1988), Valmont (1989), Cyrano de Bergerac (1990, pri Cyrano de Bergerac), Le hussard sur le toit (1995) aŭ Goya's Ghosts (2006), inter aliaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.