Jef Geeraerts
belga romanisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jef GEERAERTS, pseŭdonimo de Jozef Adriaan Geeraerts, estas flandra verkisto (naskiĝis la 23-an de februaro 1930 en Antverpeno, mortis la 11-an de majo 2015 en Gento (urbo)).
Jef Geeraerts | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Jozef Adriaan Anna Geeraerts | ||||
Naskiĝo | 23-an de februaro 1930 (1930-02-23) en Antverpeno | ||||
Morto | 11-an de majo 2015 (2015-05-11) (85-jaraĝa) en Gento | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto vd | ||||
Lingvoj | flandra • nederlanda vd | ||||
Ŝtataneco | Belgio vd | ||||
Alma mater | Libera Universitato de Bruselo (1834-1969) • Our Lady College, Antwerp • colonial university of Belgium • Vrije Universiteit Brussel vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto vd | ||||
Aktiva dum | 1962– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q13571661 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li komencis sian literaturan karieron komence de la 60-aj jaroj kiam li notis siajn spertojn en la belga kolonio Kongo, kie li en la 50-aj jaroj laboris kiel asistanta regiona administranto. Lia tasko estis interalie zorgi pri tio, ke afrikaj triboj ne interbatalu.
Geeraerts ekestis konata post kiam li surmerkatigis la libron "Black Venus", la unua libro de la "ciklo Gangreen", kiu en Flandrio kaŭzis sensacion pro la supozata rasismo kaj pornografieco.
Poste li verkis ankoraŭ plurajn romanojn, inter kiuj krimromanojn kun la ĉefroluloj Vincke kaj Verstuyft kiel polica duo. La filmigo de la libro De zaak Alzheimer (La kazo Alchajmer) kun Jan Decleir kiel ĉefrolulo estis furoraĵo en la flandraj kinejoj.
Krom romanoj Jef Geeraerts verkis ankaŭ vojaĝorakontojn, ĵurnalismajn artikolojn, teatraĵojn, ktp.
La naturo, la ĉasado, fremdaj kulturoj kaj erotiko estas ĉiam revenantaj elementoj en lia verkaro.