Jena

komunumo en Turingio, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Jena
Remove ads

Jena [JEna] estas eksterdistrikta kaj universitata urbo, la dua plej granda urbo en la federacia lando Turingio de Germanio. La bela urbo situas borde de la rivero Saale. Unuafoje menciita ĝi estis inter la jaroj 830 ĝis 850, kiel setlejo nomata Jani. Ekde 1230 ĝi havas la rangon de urbo. En la 18-a jarcento kaj 19-a jarcento Jena fariĝis grava spirita kaj kultura centro: Famuloj kiel ekz. Goethe (kiu forlasis la okcidentan germanion por veni tien), Schiller, Friedrich Schlegel, Novalis, Ludwig Tieck kaj Hegelo kontribuis al tiu ĉi reputacio.

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Germanio. Por informoj pri vilaĝo en Rumanio, vidu la artikolon Jena (Gavojdia).
Thumb
Rapidaj faktoj urbo, Estasurbego, ĉefregioncentro, universitata urbo, urban district of Thuringia, "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj, urba komunumo de Germanio [+] ...

Hodiaŭ, la loĝantaron de la urbo konsistigas ankaŭ la granda kvanto de pli ol 20000 studentoj de la Friedrich-Schiller-Universitato, kiu fondiĝis jam en la jaro 1558.

Grandan tradicion havas ankaŭ la optika industrio, por kiu la fizikisto Ernst Abbe evoluigis la teoriajn bazojn. En la jaro 1846 la mekanikisto Carl Zeiß fondis en Jena mekanikan metiejon, kaj kun la helpo de Abbe, kiu inventis novajn ilojn kaj manierojn de produktado, kaj la kemiisto Otto Schott, kiu evoluigis specialajn vitrojn, el modesta metiejo finfine fariĝis granda entrepreno.

Remove ads

Datumoj

Situo: 50° 56’ NO, 11° 35’ OR
Loĝantaro: proksimume 100.000
Alteco: averaĝe 160 metrojn super la marnivelo
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Urbopartoj

Vidindaĵoj

Religiaj domoj

Kasteloj

Muzeoj

Aliaj

Famuloj rilataj al Jena

Remove ads

Institucioj

Esperanto-movado

Laŭ la Enciklopedio de Esperanto la unua Esperanto-grupo en Jena estis fondita en la jaro 1905. Estas gastiganto de Pasporta Servo tie. Ĉirkaŭ la jaro 2014 ekzistis esperantista babilada grupo renkontiĝanta je Kafejo Immergrün (Jenergasse).

Partneraj urboj

Vidu ankaŭ

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads