Jerzy Kosiński
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jerzy Kosinski (juda nomo Josef Levinkopf, pole: Jerzy Nikodem Kosiński verkante siajn unuajn romanojn sub la pseŭdonimo Joseph Novak; naskiĝis la 14-an de junio 1933 en Łódź, Pollando - mortis la 3-an de majo 1991 en Novjorko[1]) estis pola-usona verkisto, scenariisto, premiita fotisto, aktoro kaj profesoro de juda deveno. Li unuavice verkis en la angla kaj estis dufoje prezidanto de la usona branĉo de P.E.N[2]. Li estis la ricevanto de multaj prestiĝaj premioj, interalie ankaŭ la premion B'rith Shalom Humanitarian Freedom.
Jerzy Kosiński | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Józef Lewinkopf |
Aliaj nomoj | Joseph Novak |
Naskiĝo | 14-an de junio 1933 (1933-06-14) en Łódź, Łódź Voivodeship, Dua Pola Respubliko |
Morto | 3-an de majo 1991 (1991-05-03) (57-jaraĝa) en Nov-Jorko, Usono |
Mortokialo | barbiturata toksiĝo |
Lingvoj | angla • pola |
Ŝtataneco | Pollando • Usono |
Alma mater | Universitato Kolumbio |
Familio | |
Edz(in)o | Kiki Kosinski • Mary Hayward Weir |
Amkunulo | Urszula Dudziak |
Okupo | |
Okupo | scenaristo • romanisto • verkisto • eseisto |
Verkoj | The Painted Bird Cockpit |
Li estis konata por diversaj romanoj, inter ili Being There (Ĉeestante) kaj The Painted Bird (La Farbita Birdo), kiuj estis adaptitaj kiel filmoj en 1979 kaj 2019 respektive[1].
Li ankaŭ adaptis por la ekrano lian romanon Being There kiu sub la titolo Welcome Mr. Chance, gajnigis al li la premion BAFTA por la Plej Bona Scenaro kaj por kiu li ricevis nomumon por la Oskar-premion por la Plej Bone Adaptita Scenaro.
Li ankaŭ gajnis la BAFTA-Premion por la Plej Bona Scenaro por la filmversio en 1981 de Being There[3].