Jerzy Szmajdziński
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jerzy Andrzej SZMAJDZIŃSKI (naskiĝis la 9-an de aprilo 1952 en Vroclavo, mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) estis pola politikisto, deputito kaj vicmarŝalo de la pola parlamento kaj ministro pri nacia defendo. Mortis kun 95 aliaj personoj (interalie kun Prezidento de Pollando, Lech Kaczyński) dum kraŝo de la prezidenta aviadilo, kiam flugis en nacia reprezentaro al la 70-datrevenaj solenaĵoj pri Masakro de Katyn.
Jerzy Andrzej Szmajdziński | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jerzy Szmajdziński | |||||
Naskonomo | Jerzy Andrzej Szmajdziński | ||||
Naskiĝo | la 9-an de aprilo 1952(nun 1952-04-09) en Vroclavo, Pollando | ||||
Morto | la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk, Rusio | ||||
Mortis pro | hazarda morto vd | ||||
Mortis per | kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010) vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Partio | Alianco de Demokrata Maldekstrularo (de 1999) | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • ministro vd | ||||
Aktiva en | Varsovio vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
ministro pri defendo de Pollando | |||||
Dum | 19-a de oktobro 2001 – 13-a de oktobro 2005 | ||||
Antaŭulo | Bronisław Komorowski | ||||
Sekvanto | Radosław Sikorski | ||||
vicmarŝalo de la pola Sejmo | |||||
Dum | 6-a de novembro 2007 – 10-a de aprilo 2010 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En la pola parlamento estis deputito de 1985 ĝis 2010 senpaŭze, li estis i.a. prezidanto de la Parlamenta Klubo de la Alianco de Demokrata Maldekstrularo (AdDM), de 2007 plenumis oficon de vicmarŝalo de la parlamento. Dum la jaroj 2001-2005 estis ministro pri nacia defendo en la registaroj de Leszek Miller kaj Marek Belka. Dekomence estis en aŭtoritatoj de AdDM, en 2008 ekestis vicprezidanto de la partio. En decembro 2009 estis nomumita kiel kandidato de AdDM por posteno de la prezidento de Pollando en balotoj en 2010.