ĉefurbo de Ningŝja Hui Aŭtonoma Regiono, Ĉinio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jinĉŭano, ĉine銀川市/银川市, pinjine: Yínchuān Shì, mallonge 銀 / 银, Yín, estas la ĉefurbo de Ningŝja Hui Aŭtonoma Regiono, Ĉinio,[1] kaj historie estis la iama ĉefurbo de Okcidenta Xia, nome imperio de Tangutoj. Ĝi havas areon de 8 874,61km² kaj totalan loĝantaron de 1,99 miliono da personoj. Ties konstruita areo estas hejmo de 1 290 170 loĝantoj disaj inter tri urbaj distriktoj.[2] La nomo de la urbo laŭvorte signifas kiel "arĝenta rivero".
Rapidaj faktoj Fotomontaĵo, departemento-ranga urbo • urbego ...
Fronte al la Flava Rivero oriente, Jinĉŭano ĝuas belajn naturajn pejzaĝon kaj favorajn kondiĉojn por agrikulturo kaj de longe havbis la famon de "Riverborda Urbo en Nordokcidento" kaj "Hejmo de Fiŝo kaj Rizo". Jinĉŭano estas nuntempe la loko por Ĉin-Araba Foiro kiu estas internacia platformo por kulturaj kaj ekonomiaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj la Arabaj landoj.