Jocelyn BELL BURNELL (naskiĝis la 15-an de julio 1943 en Belfasto) estas nordirlanda astrofizikisto,[1][2] kiu malkovris la unuan trovitan radioondan pulsaron kiel doktoriĝonta studento en 1967. Ĉi tiu malkovro eventuale meritis la Nobel-premio pri Fiziko en 1974; tamen, ŝi ne estis inter la ricevintoj.
La referaĵo kiu anoncis la malkovron de pulsaro havis kvin aŭtorojn. La gvidanto de Bell Burnell, Antony Hewish, listigita unue, Bell Burnell due. Hewish ricevis la Nobel-Premion, kun la astronomo Martin Ryle. Je tiu tempo, astronomo Sir Fred Hoyle kritikis la ellason de Bell Burnell. En 1977, Bell Burnell diris "Mi kredas ke malnobligus la Nobel-Premion se oni aljuĝiĝus al esploraj studentoj, krom en tre esceptaj cirkonstancoj, kaj mi ne kredas ke ĉi tiu kazo estas unu el ili."
La Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj, en ĝia eldonaĵo anonci la 1974 Nobel-Premion pri Fiziko, menciis Ryle kaj Hewish pro ilia pionira laboro en radio-astrofiziko, kun aparta mencio de la laboro de Ryle pri apertursinteza tekniko, kaj la decida rolo de Hewish en la malkovro de pulsaroj.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Jocelyn Bell Burnell |
Nordirlanda astrofizikisto |
|
|
Persona informo |
Jocelyn Bell Burnell |
Naskonomo |
Susan Jocelyn Bell Burnell |
Naskiĝo |
15-an de julio 1943 (1943-07-15) (80-jaraĝa) en Belfasto |
Lingvoj |
angla vd |
Loĝloko |
Armagh vd |
Ŝtataneco |
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd |
Alma mater |
The Mount School (York) • Universitato de Glasgovo • Kolegio Murray Edwards vd |
Familio |
Edz(in)o |
Martin Burnell vd |
Infanoj |
Gavin Burnell vd |
Profesio |
Okupo |
astronomo • astrofizikisto • fizikisto vd |
Laborkampo |
pulsaro • astronomio vd |
Doktoreca konsilisto |
Antony Hewish vd |
Verkado |
Verkoj |
malkovro vd |
Postenoj |
Postenoj |
prezidanto • President of the Royal Society of Edinburgh • acting president • universitata kanceliero vd |
|
Honorigoj |
Honorigoj |
Beatrice M. Tinsley Prize • Membro de la Reĝa Societo de Londono • Herschel Medal • Damo-Komandoro de la Ordeno de la Brita imperio • Albert A. Michelson Medal • "100 virinoj" de BBC • Fellow of the Royal Society of Edinburgh • J. Robert Oppenheimer Memorial Prize • Grande Médaille • Michael Faraday Prize • Magellanic Premium • Speciala Premio Breakthrough pri Fundamenta Fiziko • Karl G. Jansky Lectureship • Reĝa Medalo • Gold medal of the Spanish National Research Council • Fellow of the Institute of Physics • honorary doctor of the University of Valencia • honora doktoro de Universitato Harvard • honorary degree of the University of Leeds • honorary doctor of the University of Sussex • honorary doctor of Durham University • honorary doctorate from the McGill University • honorary doctorate from the University of Alberta • honorary doctor of the Willamette University • honorary Fellow of the Learned Society of Wales • Karl Schwarzschild Medal • Medalo Copley • Esther Hoffman Beller Lectureship • Sven Berggren prize • President's Medal • Prix Jules Janssen • Swarthmore Lecture • Richtmyer Memorial Lecture Award • Edinburgh Medal vd |
|
|
En TTT |
Oficiala retejo vd |
vd |
Fonto: Vikidatumoj |
|
Fermi
Bell Burnell servis kiel prezidanto de la Royal Astronomical Society (Reĝa Astronomia Societo de Britujo) de 2002 ĝis 2004, kiel prezidanto de la Institute of Physics (Instituto de Fiziko de Britujo) de oktobro 2008 ĝis oktobro 2010, kaj kiel portempa prezidanto de la Instituto post la morto de ŝia posteulo, Marshall Stoneham, en frua 2011.
En 2018, ŝi ricevis la Breakthrough Prize in Fundamental Physics (Trarompa premio en fundamenta fiziko). Post la anonco de la premio, ŝi decidis donaci la tutan premian monon £2,3 milionojn por helpi inajn, minoritatajn, kaj rifuĝintaj studentojn kiuj volas iĝi esploristoj en fiziko. La monon administras la Institute de Fiziko. La rezulta stipendia skemo nomiĝas la "Bell Burnell Graduate Scholarship Fund".
En 2021 ŝi ricevis la Copley-medalon de la Reĝa Societo de Londono. Ŝi estis la dua virino en la longa historio de tiu prestiĝa premio kiu ricevis ĝin, post Dorothy Crowfoot Hodgkin en 1976.