From Wikipedia, the free encyclopedia
Johano la 2-a de Luzinjano (1418-1458) estis reĝo de Kipro kaj ankaŭ titulara reĝo de Armenio kaj titulara reĝo de Jerusalemo inter 1432 kaj 1458, estinte antaŭe titulara princo de Antioĥio.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Johano la 2-a |
Johano la 2-a de Kipro | ||
---|---|---|
Reĝo de Kipro | ||
Regado | 1432–1458 | |
Antaŭulo | Janus de Kipro, lia patro | |
Sekvanto | Ĉarlota de Kipro, lia filino | |
Blazono de reĝlando de Kipro, Armenio kaj Jerusalemo, post la jaro 1393 | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 16-an de majo 1418 en Nikozio | |
Morto | 28-an de julio 1458 (40-jaraĝa) en Nikozio, Kipro | |
Familio | ||
Dinastio | House of Poitiers-Lusignan • Ramnulfidoj vd | |
Patro | Janus of Cyprus (en) vd | |
Patrino | Charlotte de Bourbon (en) vd | |
Gefratoj | Anne of Cyprus (en) vd | |
Edz(in)o | Helena Palaiologina (en) (1442–) Amadea Palaiologina of Montferrat (en) (–1440) vd | |
Amkunulo | Marietta de Patras (en) vd | |
Infanoj | Ĉarlota, reĝino de Kipro ( Helena Palaiologina (en) ) Jakobo la 2-a de Kipro ( Marietta de Patras (en) ) Cleopha of Cyprus (en) ( Helena Palaiologina (en) ) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aristokrato vd | |
titulara reĝo de Armenio | ||
Dum | 1432–1458 | |
Antaŭulo | Janus de Kipro | |
Sekvanto | Ĉarlota de Kipro | |
titulara reĝo de Jerusalemo | ||
Dum | 1432–1458 | |
Antaŭulo | Janus de Kipro | |
Sekvanto | Ĉarlota de Kipro | |
titulara princo de Antioĥio | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johano edziĝis al Amadea (france Aimée) Paleologina de Monferrato (1429-1440), reĝino de Kipro, titulara reĝino de Jerusalemo kaj Armenio, filino de Johano Jakobo, Markizo de Monferrato (1395-1445) kaj ne havis infanojn. Lia dua edzino, Helena Paleologina (1428-1458), estis malproksima parencino de lia unua edzino, sola infano kaj filino de Teodoro la 2-a Paleologa (1396-1448), Despoto de Moreo kaj ties edzino Kleofa Malatesta (1420-1433). Teodoro estis filo de la Orienta Romia Imperiestro Manuelo la 2-a Palaeologa (1350-1425) kaj Helena Dragaš (1372-1458), kaj frato de la du lastaj bizancaj imperiestroj, Johano la 8-a Paleologa (1392-1448) kaj Konstantino la 11-a (1405-1453). El sia dua edziĝo li havis du filinojn: Ĉarlota, reĝino de Kipro (1444–1487) kaj Kleofa de Luzinjano, kiu mortis infane.
Okaze de la morto de Johano la 2-a, lia sola vivanta legitima infano Ĉarlota lin sukcedis en la trono. Dum lia reĝado, Korikos[1], la sola kipra fortikaĵo en Anatolio perdiĝis al la dinastio Karamanlis[2] en 1448.
Johano havis nelegitiman infanon kun Marieta Patras[3], kies nomo estis Jakobo la 2-a (1439-1473), kiu estis nomumita Ĉefepiskopo de Nikozio kiam li estis 16-jara. Jakobo la 2-a laŭŝajne ne estis ideala ĉefepiskopo kaj estis forigita el sia titolo post la murdo de la reĝa ĉambelano. Lia patro eventuale lin pardonis kaj restaŭrigis lin al lia ĉefepiskopeco. Jakobo la 2-a kaj Helena estis malamikoj, kaj ili konkurencis pri influo sur Johano la 2-a. Post la morto de Helena, en 1458, laŭŝajne Johano estis indikonta Jakobon kiel sian sukcedonton, tamen, Johano mortis antaŭ ol li povis plenumi tion.
Johano estis la lasta senpera legitima vira devenanto de Rajmondo de Antioĥio (1105-1149), plej juna filo de Vilhelmo la 9-a (1071-1126).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.