From Wikipedia, the free encyclopedia
John George Children (18-a majo 1777 – 1-a januaro 1852 en Halstead/Kent) estis brita kemiisto, mineralogo kaj zoologo.
John George Children | |||||
---|---|---|---|---|---|
John George Children (1826) | |||||
Persona informo | |||||
John George Children | |||||
Naskiĝo | 18-an de majo 1777 en Tonbridge | ||||
Morto | 1-an de januaro 1852 (74-jaraĝa) en Halstead | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Reĝlando de Granda Britio (–1801) vd | ||||
Alma mater | Reĝina Kolegio Eton College Tonbridge School (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | George Children (en) vd | ||||
Infanoj | Anna Atkins vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto zoologo entomologo ornitologo vd | ||||
Laborkampo | Kemiisto, mineralogio kaj zoologio vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Children studis ĉe altlernejoj Tonbridge School, Eton College kaj Queens' College, de la Universitato de Kembriĝo.[1] En 1822 li estis laboranta kiel libristo en la Departamento de Antikvaĵoj de la Brita Muzeo kiam li estis dungita kiel helpozorgisto de la Naturhistoria Departamento sukcede al William Elford Leach. La dungo estis polemika ĉar li estis malpli kvalifikata ol alia kandidato , nome William John Swainson.[2] Post la divido de la Departamento en tri sekcioj en 1837 li iĝis zorgisto de la Departamento de Zoologio, kaj retiriĝis en 1840 estante sukcesadta de sia helpinto John Edward Gray.
Children estis membro de la Reĝa Societo en 1807, kaj servis kiel ties sekretario en 1826, kaj el 1830 al 1837.
En 1833, li iĝis prezidanto de kio iĝis la Reĝa Entomologia Societo de Londono.
Lia nomo estas rememorata en la Aŭstraliana pitono de Children, Antaresia childreni, la Aŭstralia bastoneta insekto Tropidoderus childrenii Arkivigite je 2012-02-13 per la retarkivo Wayback Machine, la Nordamerika kokcinelo Exochomus childreni, kaj la mineralo ĉildrenito. John James Audubon nomigis parulion laŭ li, sed la specimeno rezultis esti junulo de Ora parulio.
Lia filino estis Anna Atkins, botanikisto, plej konata pro sia libro pri cianotipaj fotogramoj de algoj, la unua libro de nur fotobildoj iam farita.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.