John Masefield
From Wikipedia, the free encyclopedia
John MASEFIELD (naskiĝis la 1-an de junio 1878 en Ledbury, Herefordshire; mortis la 12-an de majo 1967 en Abingdon, Berkshire) estis angla verkisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
John Masefield | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
John Masefield | |||||
Naskiĝo | 1-an de junio 1878 (1878-06-01) en Ledbury | ||||
Morto | 12-an de majo 1967 (1967-05-12) (88-jaraĝa) en Abingdon-on-Thames | ||||
Tombo | Poets' Corner vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Warwick School vd | ||||
Familio | |||||
Patro | George Masefield vd | ||||
Patrino | Caroline vd | ||||
Infanoj | Judith Masefield vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • verkisto • verkisto de porinfana literaturo • ĵurnalisto • romanisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
La filo de advokato frue perdis siajn gepatrojn. En la aĝo de 13 jaroj li fariĝis maristo, kaj post trijara restado en Usono li en la jaro 1897 revenis al Britio, kie li vivtenis sin kiel ĵurnalisto kaj verkisto. Ekde 1930 li okupis la postenon de poet laureate (= kortega poeto).
La verkaro de John Masefield konsistas el poemoj, romanoj (kiuj ĉefe respegulas la aventuran vivon sur la maro), krome versdramoj kaj verseposoj, eseoj kaj traktatoj.