Joop den Uyl
From Wikipedia, the free encyclopedia
Johannes Marten (Joop) DEN UYL [jop den eŭl] (naskiĝis la9-an de aŭgusto 1919 en Hilversum, mortis la 24-an de decembro 1987 en Amsterdamo) estis nederlanda politikisto kaj partiestro de la Partio de la Laboro (PvdA) inter 1967 kaj 1986. De 1973 al 1977 li estis ĉefministro de Nederlando. Ĝenerela oni karakterizas lin kiel idealisman, sed pli disekstremigan ol integradan homon.
Joop den Uyl | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Joop den Uyl | |||||
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1919 (1919-08-09) en Hilversum | ||||
Morto | 24-an de decembro 1987 (1987-12-24) (68-jaraĝa) en Amsterdamo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | cerba kancero vd | ||||
Tombo | Westerveld vd | ||||
Religio | Nederlanda Reformita Eklezio vd | ||||
Lingvoj | nederlanda vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Amsterdamo vd | ||||
Partio | Partij van de Arbeid vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Liesbeth den Uyl vd | ||||
Infanoj | Saskia Noorman-den Uyl • Barbara den Uyl • Xander den Uyl vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • ekonomikisto • politikisto • verkisto • rezistobatalanto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kiel partiestro Den Uyl havis grandan sekvantaron, kiu karese nomis lin Ome Joop (esperante: Onklo Joĉjo). Kiel ĉe ĉiu signifa politikisto lia agado kaŭzis krom admiron ankaŭ nekontentecon, ekzemple pri la kreskanta ŝtata ŝuldo (kiu tamen kreskis ankaŭ sub sekvaj registaroj). Li estas eble la plej grava reprezentanto de la ideo pri "realigebla kunvivado" (de dekstruloj kaj maldekstruloj en unu registaro).