José do Patrocínio
From Wikipedia, the free encyclopedia
José do PATROCÍNIO (1853-1905) (* Campos dos Goytacazes, en la 9-a de oktobro 1853 - Rio-de-Ĵanejro, en la 29-a de januaro 1905) estis brazila farmaciisto, ĵurnalisto, verkisto, oratoro, kaj aktiva politikisto. Li elstariĝis kiel unu el la figuroj plej gravaj de la movadoj aboliciisma kaj respublika en Brazilo. Li ankaŭ elpensis la "Nigran Gvardion", taĉmenton formitan per nigruloj kaj eks-sklavoj, kiuj celis defendi la monarkion kaj la imperian reĝimon. Li kunfondis kaj okupis la 21-an seĝon de la Brazila Beletristika Akademio el 1897 ĝis sia morto. En siaj lastaj jaroj, li sin dediĉis al konstruado de direktebla aerostato, kiu portus la nomon "Sankta Kruco". La konstruado komenciĝis sed Patrocinio mortis pro tuberkulozo en la 29-a de januaro 1905, antaŭ ol fini sian aerostaton.
José do Patrocínio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 9-an de oktobro 1853 (1853-10-09) en Campos dos Goytacazes | ||||
Morto | 29-an de januaro 1905 (1905-01-29) (51-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro | ||||
Etno | Afrikobrazilano • nigruloj vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Proudhomme • Notus Ferrāo vd | ||||
Okupo | ĵurnalisto • eldonisto • verkisto • romanisto • politikisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Mota Coqueiro, ou A Pena de Morte vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||