From Wikipedia, the free encyclopedia
Juan GOYTISOLO Gay (naskiĝis en Barcelono, 6a de januaro 1931; mortis en Marakeŝo, 4a de junio 2017) estis hispana verkisto.
Juan Goytisolo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Juan Goytisolo | |||||
Naskonomo | Juan Goytisolo | ||||
Naskiĝo | 5-an de januaro 1931 en Barcelono | ||||
Morto | 4-an de junio 2017 (86-jaraĝa) en Marakeŝo | ||||
Lingvoj | hispana • kataluna vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Barcelono - juro (1948–1954) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | José María Goytisolo Taltavull (es) vd | ||||
Patrino | Julia Gay Vives (es) vd | ||||
Gefratoj | Luis Goytisolo kaj José Agustín Goytisolo i Gay vd | ||||
Edz(in)o | Monique Lange (en) (1926–1996) vd | ||||
Parencoj | Antonio Goytisolo Digat (en) (patra avo) Agustín Goytisolo (en) (patra praavo aŭ praavino) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto ĵurnalisto romanisto literatura eldonisto scenaristo poeto eseisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo • Marakeŝo vd | ||||
Aktiva dum | 1954–2017 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Reivindicación del conde don Julián vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La vivo de Juan Goytisolo estis tiu de intelektulo ribela kontraŭ frankismo; tiele li memekziliĝis en Francion kaj poste en Marakeŝon. Frato de ankaŭ engaĝitaj verkistoj la poeto José Agustín Goytisolo kaj la rakontisto Luis Goytisolo. Li instaliĝis en Parizo en 1956 kaj verkis kiel literatura konsilanto de eldonejo Gallimard. El 1969 ĝis 1975 li estis literatura profesoro en universitatoj de Kalifornio, Bostono kaj Novjorko; dum sia pristudado kiel literatura profesoro, li eldonis Vida de Estebanillo González, hombre de buen humor (Vivo de E.G., bonhumora homo, pikareska romano), priparolis pri klasika verko laŭ ideoj revoluciaj La Celestina kaj publikigis polemikeman antologion de la heterodoksa intelektulo deknaŭajarcenta José María Blanco White por klare kaj ŝtele ataki la fermitan frankisman reĝimon, kiu malpermesis aŭ cenzuris liajn verkojn ekde 1963.
Li verkis eseon, rakontaĵojn, raportaĵojn, vojaĝliteraturon aŭ memorojn: Coto vedado (Malpermesita ĉasejo, 1985), En los reinos de Taifas (1986) kaj Memorias (2002), kio kunigas la du antaŭe menciitajn librojn. Lia posteno en eldonejo Gallimard igis lin unu el la plej eksterinfluaj hispanaj intelektuloj kaj ofta verkisto en ĵurnaloj ĉefe en El País. Li estis ĉefe elstara kritikisto de okcidenta civilizacio, kiun li rigardas el araba, kulturislama kaj triamonda vidpunktoj. Li loĝis lastajn jarojn en Maroko nome ĉe Marakeŝo, el kie li propagandis faman placon Jemma-el-Fnaa, krom kelkajn sezonojn en Parizo, Usono kaj Hispanio.
La plej grava eco de la literatura mesaĝo estas, paradokse en fakulo pri hispanaj kulturo kaj literaturo, la malakcepto de tiaj hispanaj kulturo, pasinteco kaj estanteco kiel konsekvenco de la perforta historia malakcepto farita de hispana kulturo kaj ŝtato kontraŭ kaj juda kaj islama kulturoj. Ekde tiam, laŭ Goytisolo, Hispanio agis maldece kaj ne meritas universalan agnoskon; ekzemple islama kulturo estus pli inda ol la hispana aŭ la kristaneŭropa.
Tiu idearo aperas literature en la trilogio pri ĉefrolulo Álvaro Mendiola. En la unua romano, nome Señas de identidad (Identigeroj, 1966) temas pri hispano loĝanta en Francio -kiel tiama Goytisolo- kiu revenas al sia hispana regiono serĉi siajn identigajn ecojn, por renkonti siajn samlandanojn, samkulturanojn por iome ekscii kiu estas li mem. Tamen la rezulto estas tute nea: la diktaturaj policanoj arestas lin, la samvilaĝanoj malfidas je li, la klimato kaj pejzaĝo ne plaĉas al li, ktp. En la dua romano, nome Reivindicación del conde don Julián (Depostulo pri grafo don Julián, 1970), tiu historia rolulo utilas kiel simbolo, ĉar temas pri legenda perfidulo kiu permesis al islamanoj invadi Hispanion kiel puno kontraŭ persona miskonduto de la visigota reĝo Rodrigo aŭ Roderiko. Sammaniere la ĉefrolulo de la romano perfidas la naskiĝlandon kiu ne akceptis lin nek aliajn pasintajn samlandanojn neortodoksajn kiel eksjudoj aŭ eksislamanoj. La tria romano, nome Juan sin Tierra (Johano Sentera, 1975) ludas per nomo de popola rolo de hispanaj rakontoj, nome Johano Sentima. Tiu Johano Sen Tero, tio estas, sen lando, estas la aŭtoro mem kiu forlasas sian kulturon por akcepti pli kaj pli la islaman kontraŭan. Ĉiukaze ĉiu el tiuj romanoj estas nek anekdotaj, nek historiaj, sed pli kaj pli primeditaj kaj pro tio ne tradiciaj romanoj. Laŭ tiu evolua direkto, la lastaj vortoj de la verko estas arabaj kaj eĉ la plej finaj skribitaj per arabaj literoj kiel simbolo de la elpaŝo de la aŭtoro al la alia kulturo.
Samintence posta romano Makbara (1980) montras araban titolon kaj similan meditan econ pri konflikto interkultura.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.