Karpeno
genro de plantoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Karpeno (Carpinus) estas betulaca genro de falfoliaj arboj, kiuj supraĵe similas al fago, sed kiuj estas pli parencaj al avelujo, kun glata, griza trunkoŝelo kaj kun malmola, flavblanka ligno, utiligata por maŝinoj, laboriloj kaj similaj.
Karpeno | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Foliaro de eŭropa karpeno Carpinus betulus | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
Carpinus betulus - Eŭropa karpeno | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La folioj estas ovoformaj, la randoj duoble segilaj. La floroj staras en amento. La frukto estas glano kun triparta flugila kupulo. Ĝi estas Mezvarma-Eŭropa arbo, kie ĝi aperas en arbaroj ofte kun kverko kaj fago. Ĝi estas malpli pretenda ol fago kaj bone toleras la ombron.