Angla kantisto, pianisto kaj kantverkisto (naskita 1958) From Wikipedia, the free encyclopedia
Kate Bush [kejt buŝ], naskiĝinta kiel Catherine Bush la 30-an de julio 1958 en Bexleyheath (nun parto de la aglomeraĵo de Londono), estas brita kantisto, kantverkisto kaj muzikproduktisto. Ŝia voĉo ampleksas kvar oktojn. Pro sia eksterordinara voĉo, sia eklektika muzika stilo kaj siaj nekutimaj tekstoj ŝi fariĝis unu el la plej sukcesaj solaj anglaj muzikistinoj dum la pasintaj 30 jaroj. Bush subskribis kontrakton ĉe EMI kiam ŝi aĝis 16 jarojn, post rekomendo de David Gilmour de Pink Floyd. En la jaro 1978, kiam ŝi aĝis 19, ŝia debuta kanto Wuthering Heights dum kvar semajnoj pintis en la britaj vendolistoj kaj per tio ŝi estis la unua virino, kiu pintis en britujo per mem verkita kanto.
Catherine Bush | |||||
---|---|---|---|---|---|
Naskonomo | Catherine Bush | ||||
Alie nomata | Kate Bush | ||||
Naskiĝo | 30-an de julio 1958 (66-jaraĝa) en Bexleyheath | ||||
Ĝenroj | artpopmuziko • progresema popmuziko • singer-songwriter music • baroka popmuziko • eksperimenta popmuziko • arta rokmuziko • pop-rokmuziko | ||||
Retejo | www | ||||
Kate Bush | |||||
Persona informo | |||||
Kate Bush | |||||
Naskonomo | Catherine Bush | ||||
Naskiĝo | 30-an de julio 1958 (66-jaraĝa) en Bexleyheath | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | London South East Colleges (en) vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | John Carder Bush (en) kaj Paddy Bush (en) vd | ||||
Amkunulo | Del Palmer (en) vd | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | muzikisto filmaktoro kantisto kantoverkisto diskografa artisto muzikproduktisto mimo filmreĝisoro vd | ||||
Laborkampo | Komponado vd | ||||
Aktiva dum | 1975– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Wuthering Heights ❦ Running Up That Hill vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post sia turneo en la jaro 1979, kiu estis ŝia ununura turneo, ŝi publikigis la albumon Never For Ever, kiu faris ŝin la unua sola muzikistino kiu estis la unua en la britaj albumaj vendolistoj. 1987 ŝi gajnis la BRIT Award por la plej bona brita sola artistino. Ŝi ĝis nun publikigis 10 albumojn, el kiuj 3 estis numero unu en la britaj albumaj vendolistoj. La kantoj Babooshka, Running Up That Hill, King of the Mountain, The Man with the Child in His Eyes kaj Don't Give Up rangis en la unuaj 10 (Top 10) de la britaj vendolistoj.
En 2002 ŝiaj kantkreaj kapabloj estis agnoskitaj, ŝi ricevis la Ivor Novello Award por eksterordinaraj kontribuoj al brita muziko. Sian ĝis nun lastan albumon Aerial ŝi publikigis 2005, 12 jarojn post la antaŭlasta.
Estas malfacile difini la muzikan stilon de Kate ĉar estas malmultaj muzikistoj kiuj similas ŝin. Oni ofte komparas ŝin al kantistinoj/kantkreantinoj kiel Joni Mitchell kaj Björk, sed nur tial ĉar ankaŭ tiuj artistinoj havas proprajn stilojn, kaj ne pro la simileco de la muziko. La muziko de Kate estas eklektika, uzante diversajn stilojn eĉ en unu albumo. Ŝi kombinas stilojn kiel rok-muzikon, pop-muzikon, alternativ-muzikon, ĵazon, popola muzikon, skaon kaj sambon. Eĉ en siaj plej fruaj verkoj, en kiuj la piano estis la plej grava instrumento, ŝi kunteksis multajn diversajn influojn kiel klasikan muzikon, rok-muzikon kaj vastan kampon de etnaj kaj popol-muzikaj fontoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.