Katedro
Vikimedia apartigilo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Katedro estas surpodia seĝo por preleganto, predikanto, profesoro ks, en alia senco katedro estas profesora posteno en universitato, altlernejo. Ĝia nomo devenas de la greka lingvo καθέδρα, kiu signifas seĝo. Paroli "elkatedre" estas fari ĝin aŭtoritate.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun katedralo. |
Laŭ Francisko Azorín Katedro estas Seĝo por altrangulo; loko enhavanta tian seĝon.[1] Li indikas etimologion el greka katedra, el kata + edra (sure seĝo) kaj de tie la latina cathedra.[2]