From Wikipedia, the free encyclopedia
Kibernetiko [1] estas teorio kaj fako kiu studas pri en-sistema komunikado kaj regado pere de retrokuplado en maŝinoj kaj estaĵoj. La termino kibernetiko devenas de la greka Κυβερνήτης (kubernites – kiu signifas stiristo, reganto, piloto, aŭ direktilo. La kreinto de tiu termino estas August Cieszkowski, kaj li priskribis per ĝi la fenomenojn de la socio konforme kun socialismo. Norbert Wiener unue uzis la terminon en sia libro Cybernetics, or control and communication in the animal and machine (Kibernetiko, aŭ regado kaj komunikado en la besto kaj la maŝino) por priskribi "teleologiajn meĥanismojn"[2].
La foje uzanta skribo (kaj prononco) per komenca "c" devenas el la latina lingvo, en kiu la litero 'K' ne ekzistis.
Inter 1942 kaj 1953 okazis la Macy konferencoj, kie kunvenis matematistikoj, logikistoj, antropologoj, psykologoj kaj ekonomikistoj por konstrui ĝenerala scienco de la spirito. Sekvante ĉi tiuj konferencoj estas publikigitaj du artikoloj : "Behavior, Purpose and Teleology" de Arturo Rosenblueth, Norbert Wiener kaj Julian Bigelow kun la temo de la organizaj modeloj subestaj la finpretigitaj kondutoj kaj "A Logical Calculus of Ideas Immanent in Nervous Activity" de Warren McCulloch kaj Walter Pitts kun la temo de la organizaj ŝablonoj subesta percepto.
En 1948 Wiener difinis la Kibernetiko kiel la scienco pri komunikadoj kaj reguligoj de naturaj kaj artefaritaj sistemoj.
Dum la unua kibernetiko studas kiel sistemoj konservas homeostazon per memreguligaj mekanismoj, la dua kibernetiko studas kiel la sistemoj evoluas kaj kreas novaĵoj strukturoj. En la dua movado de la kibernetiko la observanto inkluzivas sin en la observita sistemo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.