Kim Basinger
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kim BASINGER (naskiĝis la 8-an de decembro 1953(nun 1953-12-08) en Athens, Georgio) estas usona aktorino. Nun ŝi havas 70 jarojn.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
Kiel filino de kantisto ŝi deziris sekvi la karieron de sia patro, sed post sukceso en beleckonkurso ŝi fariĝis fotomodelo.
Kiel aktorino ŝi famiĝis per la James-Bond-filmo Never Say Never Again, en kiu ŝi aperis kun steluloj kiaj Sean Connery, Klaus Maria Brandauer kaj Max von Sydow.
En la jaro 1998 ŝi pro L.A. Confidential gajnis Oskaron en la kategorio plej bona epizoda rolo.
De 1993 ĝis 2002 ŝi estis la edzino de la aktoro Alec Baldwin. Ŝi havas unu filinon (n.1995)