Alec Baldwin
Usona aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Alexander Rae "Alec" BALDWIN III (naskiĝis la 3-an de aprilo 1958)[1] estas usona aktoro, produktoro, kaj komediisto. Kiel membro de la familio Baldwin, li estas la plej maljuna el la kvar fratoj Baldwin, ĉiuj bone konataj aktoroj.
Alec Baldwin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Alec Baldwin | |||||
Naskonomo | Alexander Rae Baldwin III | ||||
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1958 (1958-04-03) (66-jaraĝa) en Amityville | ||||
Lingvoj | usona angla vd | ||||
Loĝloko | Supra Okcidenta Flanko • Greenwich Village vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato George Washington • New York University Tisch School of the Arts • Lee Strasberg Theatre and Film Institute • Berner High School vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Baldwin family vd | ||||
Patro | Alexander Baldwin vd | ||||
Patrino | Carol Baldwin vd | ||||
Gefratoj | Elizabeth Keuchler • Daniel Baldwin • William Baldwin • Jane Sasso • Stephen Baldwin vd | ||||
Edz(in)o | Kim Basinger • Hilaria Baldwin vd | ||||
Infanoj | Ireland Baldwin vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro • filmaktoro • ĝenra aktoro • teatra aktoro • podkastisto • blogisto • voĉaktoro • aktoro • filmreĝisoro • filmproduktoro • komikisto vd | ||||
Aktiva dum | 1980– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Baldwin dekomence akiris rekonon aperante en sezonoj 6a kaj 7a de la televida dramo de CBS Knots Landing, en la rolo de Joshua Rush. Li ekde tiam ludis rolojn kaj protagonistajn kaj duarangajn en filmoj kiaj la terurkomedia fantazia filmo Beetlejuice (1988), kiel Jack Ryan en la suspensfilmo The Hunt for Red October (1990), la romantisma komedio The Marrying Man (1991), la prisuperheroa filmo The Shadow (1994), kaj du filmoj reĝisoritaj de Martin Scorsese: nome biografia filmo pri Howard Hughes The Aviator (2004) kaj la krimdramo The Departed (2006). Lia ludado en la romantisma dramo The Cooler en 2003 havigis al li nomumon por la Premio de la Akademio de plej bona duaranga aktoro. Lia voĉo aperas en The SpongeBob Squarepants Movie (2004), Madagascar: Escape 2 Africa (2008), Rise of the Guardians (2012), kaj The Boss Baby (2017).
De 2006 ĝis 2013, Baldwin rolis kiel Jack Donaghy en la komedio 30 Rock de NBC, gajnante du Premiojn Emmy, tri Premiojn Ora Globo, kaj sep Premioj de Screen Actors Guild (SAG), rezulte li estas la vira ludanto kun la plej multaj Premioj SAG en historio. Teatre li ludis en la rolo de Stanley Kowalski en A Streetcar Named Desire ĉe Broadway-a spektaklo en 1992, kaj la rolo de MacBeth en MacBeth cê ekster-Broadway-a spektaklo, la unua gajnis por li nomumon por Premio Tony. Baldwin kunĉefrolis en Mission: Impossible – Rogue Nation (2015) kaj Mission: Impossible – Fallout (2018), la 5a kaj 6a filmoj de la serio Mission: Impossible. Li ankaŭ verkas artikolojn por The Huffington Post. Ekde 2016, li prezentas en la programo Match Game.
Baldwin ludis la rolon de Donald Trump en la longtempa komedia serio Saturday Night Live, pro kio li gajnis sian trian Premion Emmy en 2017. Li nomumiĝis denove en 2018.