Kolektiva loĝejo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kolektiva loĝejo aŭ multfamilia loĝejo estas tipo de homa loĝejo en kiu kelkaj familiaj hejmoj estas en la sama konstruaĵo.[1][2] Tiu koncepto malas al tiu de unufamilia loĝejo,[3] kaj ankaŭ estas diferenca de la intermeza aŭ duon-kolektiva loĝado (apudigitaj loĝejoj kiel ĉe tiu kolektiva, sed kun unuopaj alirejoj kaj apartaj eksteraj spacoj).[4]
Oni ne konfuzu la koncepton de kolektiva loĝejo kun tiu de kolektivigita loĝejo, rezulto de la kolektivigo de la loĝado en la kunteksto de kolektivigitaj revoluciaj procezoj (kommunalka en Sovetunio), nek tiun kun tiu de domokupado aŭ kun tiu de publika loĝejo. Aliflanke, la koncepto de kolektiva loĝejo diferencas ankaŭ de aliaj uzoj neloĝaj de konstruaĵoj, kiel esta la ekonomiaj funkcioj (industriaj, komercaj aŭ oficejaj konstruaĵoj) aŭ la ekipaj (edukaj, sansistemaj, sportaj konstruaĵoj).
- Hongkongo. La malabundo de spaco postulas amasigon de loĝejoj.
- Paseo de la Reforma (Meksikurbo).
- Parque Central (Karakaso).
- Asa Sul de Brazilio.
- Lovejoy Street (Portland).