Konferenco sekureca de Munkeno
ĉiujara interŝtata forumo en Munkeno, Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Munkena sekureca konferenco (germane Münchner Sicherheitskonferenz) [1] estas ĉiujara konferenco pri naciaj sekurecaj aferoj kiu okazas ĉiujare ekde 1963 [2]. En la pasinteco ĝi estis nomita la Wehrkundetagung kaj la "Münchner Konferenz für Sicherheitspolitik" (Münchner Konferenz für Sicherheitspolitik) [3] Tio estas la plej granda konferenco de sia speco en la mondo.
Konferenco sekureca de Munkeno | ||
---|---|---|
Münchner Sicherheitskonferenz | ||
fondaĵo • ĉiujara okazaĵo | ||
konferenco | ||
Komenco | 1963 vd | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Munkeno | |
Agareo | ||
Moto | Frieden durch Dialog • Խաղաղություն երկխոսության միջոցով | |
Fondinto(j) | Ewald-Heinrich von Kleist-Schmenzin vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | gemeinnützige GmbH | |
Ekde la 1980-aj jaroj, la konferenco fariĝis la plej grava sendependa forumo por interŝanĝo de opinioj de internaciaj decidantoj. Ĉiujare, ĉirkaŭ 350 altrangaj oficistoj el pli ol 70 landoj tra la mondo kunvenas por okupiĝi pri intensaj diskutoj pri la estontaj sekurecaj defioj.
La listo de partoprenantoj inkluzivas ŝtatestrojn, registarojn kaj internaciajn organizaĵojn, ministrojn, parlamentanojn, reprezentantojn de armeoj, sciencistojn, membrojn de la civila socio, same kiel negocistoj kaj membrojn de amaskomunikoj.
La konferenco okazas ĉiujare en februaro. La loko estas Hotelo Bayerischer Hof en Munkeno, Germanio. Ĝis 2018 okazis 54 konferencoj.