Kontraŭprismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
n-flankita kontraŭprismo estas pluredro komponita de du paralelaj egalaj n-flankitaj plurlateroj, koneksitaj alterne per trianguloj.
Speco | Prismosimilaĵo |
Edroj | 2 p-plurlateroj, 2p trianguloj |
Randoj | 4p |
Verticoj | 2p |
Vertica konfiguro | 3.3.3.p |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Geometria simetria grupo | Dpd (por unuforma kontraŭprismo) |
Duala pluredro | Trapezoedro |
Kontraŭprismoj estas subklaso de la prismosimilaĵoj.
Kontraŭprismoj estas similaj al prismoj escepti de la maniero de koneksado de bazoj per flankoj. La bazoj povas esti turnitaj unu relative al la alia.
Por n=2 estas degenera okazo de la kvaredro, kaj por n=3 estas ne-degenera okazo de la okedro.
Se la linio konektanta la bazajn centrojn estas perpendikulara al la bazoj la kontraŭprismo estas neklina. Se la bazoj estas regulaj n-plurlateroj kaj la bazoj estas turnitaj unu relative al la alia je angulo 180°/n la kontraŭprismo havas, krom la bazaj edroj, 2n izocelajn triangulojn kiel edroj. Tiam la kontraŭprismo estas konveksa.
Unuforma kontraŭprismo havas, krom la bazaj edroj, 2n egallaterajn triangulojn kiel edroj. Ĉi tio estas malfinia serio de unuformaj pluredroj.
La dualaj pluredroj de la kontraŭprismoj estas la trapezoedroj.
Se la bazoj estas stelaj plurlateroj la kontraŭprismo estas nekonveksa stela.