Kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo
WWF-ekoregiono en montaro Kopetdago (Irano, Turkmenujo) / From Wikipedia, the free encyclopedia
La kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident- kaj mezazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj troveblaj je la limoj de Irano kaj Turkmenujo. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "kaŭkazaj, anatoliaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj" kaj la organizaĵo Naturprotekto Internacie situigis ĝin en la "irana-anatolia biodiverseco-riĉaĵejo".