Palearktiso
Ekozono kiu ampleksas Eŭropon, Nordafrikon kaj la plej grandan parton de Azio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Palearktiso [1], palearktisa ekozono aŭ palearktiko[2] estas unu el la ok ekozonoj aŭ biogeografiaj regnoj de la tersupraĵo. Ĝi esence korespondas al la ekoregionoj de la tersupraĵoj de Eŭropo, de la nordo de Azio (ĝis la nordo de Himalajo), de Afriko norde de Saharo, kaj de eta parto de Meza Oriento.
Rapidaj faktoj ekoregiono, ekozono [+] ...
Palearktiso | |||
---|---|---|---|
ekoregiono | |||
ekozono [+] | |||
Koordinatoj | 55° 0′ 0″ N, 89° 0′ 0″ O (mapo)5589 [+] | ||
Palearktiso | |||
Vikimedia Komunejo: Palearctic [+] | |||
Fermi
El fizika vidpunkto, ĝi estas ekozono de vastega areo, sed relative malmulte varia, ĉar klimate esence modera aŭ malvarma. Ĝi neniun regionon klimate tropikan entenas, sed certaj partoj estas aridaj, kiel Grekujo, la sudo de Hispanio aŭ Sicilio [3].
Kaŭze de sia granda areo, ĝi ofte estas disigita en du partojn, la okcidentan kaj la orientan palearktison. Uralo konsistigas la limon inter ambaŭ.