Kruro
parto de besta kaj homa korpo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Kruro estas komunlingve suba (aŭ malantaŭa) membro de homo aŭ aliaj bestoj (latine: membrum inferius).
![]() |
Tiu paĝo devus temi pri homa kruro. Pri kruro ĝenerale temas paĝo kruro (alia). Eble tiu paĝo devus nomiĝi homa kruro kaj kruro estus paĝo por kruro ĝenerale.
Krurojn havas ankaŭ tablo aŭ seĝo. |
En anatomia faklingvo (kaj foje ankaŭ komunlingve[1]) ĝi estas nur la suba parto de tiu membro, de la genuo ĝis la piedo (latine: crus).
Kelkaj[2] ankaŭ uzas la ne-oficialan vorton "gambo" por la tuta suba membro de homo, sed multaj[kiu?] konsideras tiun vorton evitinda, ĉar ĝi estas nenecesa anstataŭigo de "kruro". Aliaj[kiu?] opinias la enkondukon necesa ĉar per kruro oni ne scias kion oni celas, ĉu la tutan gambon aŭ nur la suban parton.
La suro estas muskola elstaraĵo ĉe la malantaŭa parto de la kruro kaj sub la genukavo aŭ poplito.
Helpiloj por faciligi paŝadon en la kazo de suraj doloroj aŭ kruro en gipsbandaĝo estas jenaj: promenbastono, lambastono, rulapogilo.
Remove ads
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri kruro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:
„ Atakis teruro, ektremis la kruro. ” „ Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro. ” „ Pro kapo malsaĝa suferas la kruroj. ”
Bildaro
- Razitaj kruroj de virino
- Kruroj de viro kaj virino
- Krura muskolaro: Profunda fleksoro de la kruro
- Kruro muskolaro: Ekstensoro de la kruro
- Krura muskolaro: Supraĵa fleksoro de la kruro
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads