Kultura naciismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kultura naciismo estas formo de naciismo, ĉe kiu la nacio estas difinata per kundividata kulturo. Ĝi estas meza pozicio inter etna naciismo kaj civita naciismo.[1] Sekve, ĝi fokusas je nacia identeco muldita de kulturaj tradicioj, sed ne je la konceptoj de komuna praularo aŭ raso.[2] Ĝi allasas la eblecon, ke alidevenaj individuoj povas membri en la nacio per la vojo de kultura asimilado.