Filozofio, el la antikvgreka vorto φιλοσοφία (kunmetita de φιλεῖν, filein: "ami" kaj el σοφία, sofia: "saĝo" aŭ "scio")[1], laŭvorte signifas "ami la saĝon", estas intelekta fakoscienco, kiu strebas kritike interpreti kaj kompreni la mondon, la scion kaj la homan ekziston[2].

Rodin : skulptaĵo "Le Penseur" (la pensanto)
Rafaelo: La platona Akademio. I.a. filozofoj estas prezentitaj: Anaksimandro, Heraklito, Parmenido, Sokrato, Platono, Aristotelo, Alkibiado, Hipatio, Antisteno, Diogeno, Ksenofono, Epikuro, Pitagoro, Ptolemeo, Zaratustro kaj Averroes.

Kontraste al aliaj sciencoj, la kampo de la filozofio ne estas limigebla al difinita aro de temoj kaj metodoj. Homoj el diversaj epokoj kaj socioj tre malsame respondis kaj respondas la demandojn pri la plej gravaj taskoj kaj temoj de la filozofio.

Ĝi okupiĝas interalie pri esto, moralo, logiko, scio, vivo, morto, amo, vero kaj dio. Pensante pri la plej fundamentaj temoj, la filozofoj traktas (ofte laŭ momenta bezono) ankaŭ demandojn pli specifajn; ekzemploj estas aborto kaj eŭtanazio.

En la filozofio tre gravas racieco  ĝi estas ĉefa bezono por la kritiko de la scio. Filozofiaj sistemoj devas krei raciajn argumentojn (paradokse eĉ en neracia filozofio). Laŭ multaj filozofoj la filozofio estas la ununura scienco, kiu konstituas ĉiujn sciencojn. Tial la filozofio estas ofte difinita kiel pensa esplorado. Tiu esplorado neniam kontraŭdiru la logikon, kiu estas grava parto de la filozofio.