Kulturvario
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kulturvario (ankaŭ kultivaro; latine cultivar aŭ kultivovario [1]) estas selektita formo de planto (inkludante arbojn), kiu konstante devias de aliaj formoj, apartenantaj al la sama specio, la sama subspecio aŭ eĉ la sama botanika vario (varietas). Tiel oni parolas pri diversaj kulturvarioj laŭ diversa rezistemeco (kontraŭ malsaniĝo), maturiĝa tempo ktp.
Oni proponas alinomi la artikolon «Kulturvario» al «Kultivovario». Kialo: konforme al NPIV ; vidu diskuton en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj#Kulturvario → Kultivovario. Atentu: la celpaĝo «Kultivovario» jam ekzistas. Se ĝi enhavas ion alian ol nur unu version kun alidirektilo al la malnova nomo, tiam nur administrantoj povas forigi ĝin, por ke alinomado eblu. Se vi konsentas aŭ kontraŭas la proponon, bonvolu skribi viajn argumentojn ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. |
Oni proponas alinomi la artikolon «Kulturvario» al «Raso (botaniko)». Kialo: la tradicia vorto esperanta. Se vi konsentas aŭ kontraŭas la proponon, bonvolu skribi viajn argumentojn ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. |
La kulturvario egalas al nocio „formo” (forma) ĉe sovaĝaj organismoj, kiu ne estas grava sistematika unuo, ĉar ĝi signifas nur ian kvantan diferencon (formo, grandeco de folio: Vicia villosa f. latifolia; lanuga vicio kun elipsa folio).
Inter la taksonoj, la konvario (convarietas) egalas al subspecio de la sovaĝaj organismoj.(=kultivita subspecio). Tiel la vito havas tri konvariojn: convar. mediterranea, convar. alemannica, convar. byzantina).