Linio (geometrio)
unudimensia sternaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Matematiko > Geometrio > Linio
Linio aŭ kurbo estas matematika termino, unu el fundamentaj terminoj de matematikaj fakoj kiel geometrio, diferenciala geometrio, topologio. La termino estas uzata en ĉiutaga lingvo.
Linio (de lat. Linea - lina fadeno) estas unu el unuarangaj nocioj en geometrio. Difini ĝin estas nefacile kaj diversaj branĉoj de matematiko traktas ĝin malsame.