From Wikipedia, the free encyclopedia
László Tisza [lAslO tisa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tisza László estis hungardevena usonana fizikisto, membro de Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj.
László Tisza naskiĝis la 7-an de julio 1907 en Budapeŝto. Li mortis la 15-an de aprilo 2009 en Kembriĝo (Masaĉuseco).
László Tisza devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány kaj en Gotingeno. Hejmenveninta al Budapeŝto li kreis disertaĵon. Ekde 1934 li laboris en instituto de Ĥarkivo, ekde 1937 en Parizo. En 1940 li devis rifuĝi de la nazioj al Usono. Inter 1941-1974 li havis postenon en Masaĉuseca Instituto de Teknologio, poste li oficiale pensiuliĝis, sed neoficiale li esploris kaj instruis plu ĝismorte. Li okupiĝis pri kvantuma mekaniko kaj termodinamiko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.