Ĥarkivo

urbo en Ukrainio From Wikipedia, the free encyclopedia

Ĥarkivomap
Remove ads

Ĥarkivo (ĝis la jaro 1991 ofte literumata Ĥarkovo, ukraine Харків [Ĥarkiv])[1] estas la dua plej granda urbo de Ukrainio.

Thumb
Rapidaj faktoj Lando, Provinco ...
Thumb
Placo de Libereco
Thumb
Preĝejo de Johano la Baptisto en la urbo

Laŭ la stato de 2022 en la urbo Ĥarkivo vivis 1 421 125 loĝantoj sur areo de 350 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 060 loĝantoj/km². Kompare, laŭ takso pri la jaro 2005 1.464.740 kaj je 2001 1.470.902. En 1989, tuj antaŭ la disfalo de Sovetunio, ĝi havis 1.610.000 loĝantojn,

La urbo estas la administra centro de unu el la 24 ukrainaj provincoj, kiuj nomiĝas "oblast": la Ĥarkiva provinco nomiĝas laŭ sia ĉefurbo. En la jaro 2012 urbo gastigis la Eŭropan Futbal-Ĉampionadon 2012.

De la jaro 1804 en la urbo funkcias Ĥarkiva Universitato, kie diplomitiĝis multaj eminentaj homoj. De maro 2022 Urbo-Heroo de Ukrainio.

Remove ads

Historio

Dua Mondmilito

La Dua Batalo de ĤarkovoOperaco Fredericus estis kontraŭ-ofensivo en la regiono ĉirkaŭ Ĥarkovo (nune Ĥarkivo)[2] kontraŭ la pontokapa ofensivo Izium de la Ruĝa Armeo fare en la 12a–28a de majo 1942, en la Orienta Fronto dum la Dua Mondmilito. Ties celo estis elimini la pontokapon Izium super Donec aŭ la "Barvenkovo kerno" (en rusa: Барвенковский выступ) kiu estis unu el la sovetaj ofensivaj areoj. Post vintra kontraŭ-ofensivo kiu forigis germanajn trupojn for el Moskvo sed elĉerpis la rezervojn de la Ruĝa Armeo, la Ĥarkova ofensivo estis nova soveta klopodo etendi sian strategian iniciaton, kvankam al ĝi mankis grava elemento de surprizo.

La Tria Batalo de Ĥarkovo estis serio de bataloj en la Orienta Fronto de la Dua Mondmilito, luktita de la Germana Armegrupa Sudo kontraŭ la Ruĝa Armeo, ĉirkaŭ Ĥarkovo inter la 19a de Februaro kaj la 15a de Marto 1943. Konata de la germana flanko kiel Doneca Kampanjo, kaj en Sovetunio kiel Donbas-Ĥarkova operaco, la germana kontraŭfrapo kondukis al la rekapto de la urboj Ĥarkovo kaj Belgorodo.

La Kvara Batalo de Ĥarkovo estis parto de la Operaco Polkovodets Rumiántsev (populare nomumita la Rumiántsev) dum la Dua Mondmilito. Profitante la rezulton de la batalo de Kursk kaj la grandan elĉerpiĝon de la germanaj panzer-divizioj, la alta stabanaro de la Ruĝa Armeo (nome la Stavka) muntis sukcesan kontraŭofensivon kontraŭ la elĉerpitaj soldatoj de Nazia Germanio cele al ilia forpelo for de Ĥarkovo kaj Belgorodo, kaj por devigi ilin instali siajn liniojn malantaŭ la rivero Dnepro. Ĝi okazis el la 12a al la 23a de aŭgusto 1943. Batalis 12 000 al 15 000 germanoj, estritaj de Erich von Manstein, kontraŭ 19 400 sovetoj, estritaj de Ivan Konev. La germanoj perdis 392 tankojn, dum la sovetoj 434. Sed la fina rezulto estis venko por la sovetoj, kiuj finfine liberigis la areon.

Remove ads

Vidindaĵoj

Servoj

Partneraj urboj

La partneraj urboj de Ĥarkivo estas:[3]

Remove ads

Gefiloj de la urbo

Konindaj personoj

Esperanto en la urbo

Vidu ankaŭ

Referencoj

Bildoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads