La Metamorfozo
mallonga romano de Franz Kafka / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Metamorfozo (germane Die Verwandlung) estas alegoria novelo verkita de Franz Kafka kaj eldonita en 1915. Ĝi sendube estas unu el liaj plej famaj verkoj (kune kun La Proceso).
Die Verwandlung | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Franz Kafka | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | germana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | oktobro 1915 | ||||
Loko | Leipzig | ||||
Ĝenro | epiko • absurdisma literaturo • body horror literature | ||||
| |||||
La Metamorfozo | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Franz Kafka | |
Eldonjaro | 1996 | |
Urbo | Pizo | |
Eldoninto | Edistudio | |
Paĝoj | 73 | |
La romano apartenas al la ĝenro de fantazia rakontado. Ĝi prezentas senracia fenomenon - viro, tute ordinara vendisto, Gregor Samsa laŭnome, spertas enkarniĝanta transformiĝo kaj fariĝas insekto, t.e. iun tagon post dormo il vekiĝas kaj rimarkas, ke li aliformiĝis en "monstran insekton". Ĉi tiu malprobableco estas prezentita en malvarma kaj neŭtrala tono kiel certeco. La evento interrompas banalan kaj ĉiutagan vivrutinon kaj surprizas la protagoniston kaj ĉiujn homojn ĉirkaŭ li. Krom la fantazia evento, ĉiuj aliaj eventoj respondas al la ĉiutaga kaj rutina realo de vivo de altmezklasa urba familio, kiu daŭrigas kun sia rutina vivmaniero. Multaj komentistoj interpretas ĝin kiel ege simbolan fabeleton, klare influitan de ekzistadismo.
La Metamorfozo estas interpretebla tre diversmaniere. La recenzlibro fare de Stanley Corngold (The Commentator's Despair) listigas pli ol 130 vidpunktojn pri tio.