Karnavalo de Dunkirko
ĉiujara urba karnavala festo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La karnavalo de Dunkirko ("Grasa mardo" antaŭ komenco de Karesmo) okazante antaŭ la momento kiam la fiŝistoj de Dunkirko estis ekirontaj al fora fiŝado moruon sur la fiŝterenoj de Novlando, ili tiam ricevis de la ŝipmastroj antaŭpagon je siaj salajroj, kaj uzis ĝin por festi antaŭ la rigora kaj danĝera vojaĝo venonta.
Nun fora fiŝado malaperis en Dunkirko, sed la vervo festi restis. Tio klarigas, ke la ĉefaj trajtoj de la karnavalo estas la "bando de la fiŝistoj", kie homoj de, nun, ĉiuj sociaj tavoloj burleske maskitaj aŭ vestitaj, kaj tenante pluvombrelojn kun longegega stango, kunmarŝas, brak-en-brake, en freneze verva etoso, kantante karnavalajn refrenojn, ofte malprudaj.
Tiel tuta propra kulturo da karnavalaj arioj kaj kantoj aperadis.
Ĉar Dunkirko estas nun kunurbaĵo konsistanta el deko da urboj, ĉiu komunumo de Dunkirko (Dunkirko centro, Malo-les-Bains, Coudekerque, Grande-Synthe, Petite-Synthe, Rosendaël, Loon-Plage, Saint-Pol-sur-Mer, ktp) havas sian propran "bando"-n (irantaro), tiel multobligante la karnavalon. Pluraj grandaj maskitaj Baloj ankaŭ estas.
Tiel la karnavalo daŭras longe. Ĉar ĉiu aparta "bando" de ĉiu aparta kvartalo aŭ urbo, okazas malsaman tagon, tiel la okazaĵoj sternigas dum du semajnojn. La lasta tago de la Karnavalo, sur la centra placo de Dunkirko, la urbestro el la balkono de la urbodomo ĵetas haringojn al la amaso. Tiun tagon prezentas la apuda bildo en ĉi artikolo.