La vivo de la plantoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La vivo de la plantoj [1] estas popularscienca libro pri botaniko verkita de Paul Neergaard kaj eldonita en 1957. Ĝi estas skribita natur-ŝatante. Ĝi enhavas klarigajn desegnaĵojn de la dana artisto Magd Stag. La libro estis verkita originale en Esperanto, sed la dana eldono (Grøn er vor jord) jam aperis en novembro 1956. Sekvis ankaŭ sveda (Vår gröna jord, 1957) kaj suoma (Vihreä on maailmamme, 1958) eldonoj tradukitaj de la dana lingvo; kaj litova (Augalų gyvenimas, 1960) kaj pola (Życie roślin, 1962) tradukitaj el Esperanto.
La Vivo de la Plantoj | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Paul Neergaard | |
Eldonjaro | 1957 | |
Urbo | La Laguna | |
Eldoninto | Eldonejo Stafeto | |
Paĝoj | 128 | |
La danaj kritikistoj tre favore akceptis la libron. Tiu ĉi rezultas el la taŭga kombino de la teoria erudicio kaj pedagogia konkretigo, tiel karakterizaj por la aŭtoro. Abundas frapaj komparoj kaj bildigoj, kiuj simpligas eĉ tre komplikajn fenomenojn en la planta mondo, ekzemple la "baleto" de la kromosomoj aŭ la unika eltrovo en Ĉinujo de tie kreskanta pra-konifero, metasekvojo kiun oni kredis ekzistanta nur en fosilia formo.