Latio
regiono de centra Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Latio (itale Lazio [lacjo]) estas regiono en centra parto de Italio.

Laŭ la stato de 2023 en la regiono vivis 5 720 536 loĝantoj sur areo de 17 236 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 332 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas la itala ĉefurbo Romo.
Ĝi limas norde kun Toskanio kaj Umbrio, oriente kun Markio, Abruco kaj Moliso, sude kun Kampanio kaj okcidente kun Tirena Maro. Ĝia nomo devenas el antikva popolo de Romio, t.e. la latinoj.
Lazio ankaŭ estas nomo de grava futbala teamo de Romo.
Remove ads
Nomo
La nomo "Latio" (latine Latium) verŝajne devenas de la latina vorto latus, kun la signifo de ebena, celante la malgrandan ebenaĵon ĉirkaŭ la Tibero (la vorto havis plurajn signifojn).
De "Latio" devenas la nomo de Latinoj, la popoloj al kiu apartenis la fondintoj de Romo.
Geografio

Montoj kaj ebenaĵoj
Latio kuŝas en centra Italio, inter Apeninoj (oriente) kaj la Tirena Maro (okcidente).
La orienta parto enhavas kalkoŝtonajn montojn, kies ĉefaj pintoj plejparte estas ĉ.2000m altaj.
Pli okcidente estas pluraj aroj de montetoj, parte marnaj, parte kalkoŝtonaj, kaj parte vulkandevenaj. Estas ankaŭ pluraj krateraj lagoj, postrestaĵoj de antikvaj vulkanoj, ĉiuj nuntempe malaktivaj.
Apud la marbordo estas malgrandaj ebenaĵoj, kiuj iam estis plejparte marŝaj.
Riveroj kaj lagoj
Nordan kaj centran Lation trairas la rivero Tibero, historie tre grava.
La rivero Liri fluas tra suda Latio kaj faras poste limon inter Latio kaj Kampanio.
En Latio estas 6 krateraj lagoj, el kiuj la plej granda estas la Lago de Bolsena (113 km²).
Apud la suda marbordo estas duonsalaj lagoj, inter 1 kaj 4 km².
En la montara parto estas kelkaj artaj lagoj, ekzemple la Lago del Salto (10 km²).
Ĉefaj urboj
Sekvas listo de la urboj kun plej da loĝantoj.
Urbo | Provinco | Loĝantoj | Jaro |
Romo (Roma) | Romo | 2 849 000 | 2019 |
Latina | Latina | 126 800 | 2018 |
Guidonia Montecelio | Romo | 89 600 | 2018 |
Fiumicino | Romo | 80 500 | 2019 |
Aprilia | Latina | 74 500 | 2019 |
Viterbo | Viterbo | 67 600 | 2019 |
Pomezia | Romo | 63 700 | 2018 |
Tivoli | Romo | 56 600 | 2018 |
Velletri | Romo | 53 300 | 2018 |
Civitavecchia | Romo | 52 700 | 2018 |
Rieti | Rieti | 47 100 | 2018 |
Frosinone | Frosinone | 46 100 | 2017 |
Remove ads
Historio
Vidindaĵoj
Gravas en tiu regiono granda nombro de monumentoj, precipe de romia epoko kaj naturaj vidindaĵoj kiel la Lago Bolsena.
Eksteraj ligiloj
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads