Lato
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lato estas longa, mallarĝa kaj maldika konstruligno. Latoj aparte uziĝas en konstruado, speciale kiel subtenilo de gipso aŭ kiel materialoj por ĵaluzioj, malpezaj bariloj kaj tiel plu. Oni povas fari breton el lato.
Tiu ĉi artikolo temas pri lato en la senco de longa ortangula lignaĵo. La nacia valuto de la ŝtato Latvio nomiĝas latva lato. |
Laŭ Francisko Azorín Lato estas Mallarĝa k. maldika lignotabulo.[1] Li indikas etimologion el la latina latus, lateris (bordo, flanko). Kaj li aldonas la terminojn lati, latumi por meti, fiksi latojn por formi plafonon aŭ subtegolaĵo.[2]