Leine
From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivero Leine [LAJne] havas longecon de 281 kilometroj kaj fluas komence okcidenten, poste nordokcidenten kaj fine precipe norden tra la federaciaj landoj Turingio kaj Malsupra Saksio de Germanio. Fine ĝi enfluas en la riveron Aller. La plej grandaj urboj pasataj estas Göttingen kaj Hanovro, la landa ĉefurbo de Malsupra Saksio.
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Leine | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | en Germanio (federaciaj landoj Turingio kaj Malsupra Saksio) |
Longeco | 281 km |
Fluo | |
Fonto | en Leinefelde en la regiono Eichsfeld |
- Alteco super marnivelo | 340 m |
Enfluejo | apud Schwarmstedt en la riveron Aller |
- Alteco | 25 m |
Altecodiferenco | 315 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Leinefelde, Heilbad Heiligenstadt, Göttingen, Northeim, Einbeck, Alfeld, Laatzen, Hanovro, Schwarmstedt |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Garte, Rhume, Aue (Leine), Gande, Innerste, Auter |
- Maldekstraj | = Espolde, Ilme, Saale (Leine), Haller, Westaue |
Fermi
La rivero fortransportas la akvon el teritorio de 6.512 kvadrataj kilometroj - 42 procentoj de la areo, kiu sume sendas sian akvon al la rivero Aller.