Lena Meyer-Landrut
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lena Meyer-Landrut estas germana kantistino naskiĝinta la 23-an de majo 1991 en Hanovro. Ŝi uzas sian antaŭnomon Lena kiel pseŭdonimon.
Lena Meyer-Landrut | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Alie nomata | Lena |
Naskiĝo | 23-an de majo 1991 (1991-05-23) (32-jaraĝa) en Hanovro, Malsupra Saksio, Germanio |
Deveno | Germanio |
Ĝenroj | Pop-muziko |
Aktivaj jaroj | Ekde 2010 |
Retejo | www.lena-meyer-landrut.de |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Lena |
Lingvoj | germana • angla |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | IGS Roderbruch • Universitato de Kolonjo |
Familio | |
Amkunulo | Mark Forster |
Parencoj | Andreas Meyer-Landrut |
Okupo | |
Okupo | voĉaktoro • kantisto • komponisto • aktoro • pianisto • modelo • televida aktoro • muzikisto • diskografa artisto |
Verkoj | Satellite My Cassette Player |
TTT | |
Retejo | https://www.lena-meyer-landrut.de/ |
Ŝi gajnis la televidan elsendon Unser Star für Oslo (“Nia stelulo por Oslo”), kaj tial ŝi reprezentis Germanion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2010, kiun ŝi gajnis per sia anglalingva kanto Satellite, kiu ricevis 246 poentojn.
Lena Meyer-Landrut denove reprezentis Germanion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2011 en Duseldorfo (Germanio). Ŝi kantis tie la kanton Taken by a Stranger.
Kvankam ŝi estas juna germana kantistino Lena ĝis nun nur kantas angle. La mentoro kaj malkovrinto de Lena Meyer-Landrut estas la teledivila moderigisto kaj amuzisto Stefan Raab, kiu aranĝis la televidan elsendon Unser Star für Oslo (“Nia stelulo por Oslo”).