From Wikipedia, the free encyclopedia
Leonid Vitalijeviĉ Kantoroviĉ (la 19-an de januaro 1912, Sankt-Peterburgo, Rusia imperio — la 7-a de aprilo 1986, Moskvo, Sovetunio; Ruse: Леонид Витальевич Канторович; IPA: [lʲɪɐˈnʲit vʲɪˈtalʲɪvʲɪtɕ kəntɐˈrovʲɪtɕ]) estis soveta matematikisto kaj ekonomikisto, fama pro sia teorio kaj disvolvigo de tekniko por optimume disponigi fontojn. Oni konsideras lin kreinto de lineara programado. Li ricevis la Stalin-premion en 1949 kaj la Nobel-Premion pri ekonomiko en 1975.
Kantoroviĉ naskiĝis en 1912 en juda familio.[1] Lia patro estis kuracisto laborinta en Sankt-Peterburgo.[2] En 1926, 14 jarojn aĝa, li ekstudis je la Leningrada Ŝtata Universitato. Li diplomatiĝis ĉe la matematika fako en 1930, kaj komencis doktoriĝan studon. En 1934, 22 jarojn aĝa, li profesoriĝis.
Poste, Kantoroviĉ laboris por la registaro. Oni taskigis lin pri optimumigo de produktado de tavolligno. En 1939 li kreis la matematikan teknikon, poste nomitan lineara programado, kiun post kelkaj jaroj malkovris ankaŭ George Dantzig. Li verkis kelkajn librojn, inkluzive La matematika metodo por plani produktadon kaj organizadon kaj La plej bonaj uzoj de ekonomikaj fontoj. Pro siaj verkoj li ricevis la Stalin-premion en 1949.
Post 1939, li iĝis profesoro de Universitato pri Milita Inĝenierado-Teknologio. Dum la sieĝo de Leningrado, Kantoroviĉ respondecis pri sekureco de la Vojo de Vivo. Li kalkulis la optimuman distancon inter aŭtoj sur glacio, depende de ĝia dikeco kaj temperaturo de aero. En decembro 1941 kaj januaro 1942, Kantoroviĉ mem piediris inter aŭtoj sur glacio de Lago Ladoga sur la Vojo de Vivo, por vidi ke la aŭtoj ne enakviĝas. Tamen, multajn aŭtojn kun manĝaĵoj por la urbanoj damaĝis nazia bombado.
Ekde 1960, Kantoroviĉ loĝis kaj laboris en Novosibirsko, kie li fondis kaj mastrumis la Fakon de Komputa Matematiko en Novosibirska Ŝtata Universitato.[3]
Pro sia granda sukceso kaj kuraĝo, Kantoroviĉ estis premiita je la Ordeno de la Patriota Milito kaj la medalo Pro defendo de Leningrado.
Li ganis la Nobel-premion pri Ekonomiko kun Tjalling Koopmans pro "iliaj kontribuoj al la teorio de optimuma disponigo de fontoj."
En analitiko, Kantoroviĉ grave kontribuis al funkcia analitiko, proksimuma kalkulado, kaj teorio pri operacio.
Leonid Kantoroviĉ donis fundamentajn rezultojn en la teorio pri normita vektoro-latiso, kiun li nomis "K-spacoj" per sia nomo.
Kantoroviĉ montris ke oni povas uzi funkcian analitikon por analizi iteraciajn metodojn. La rezulto estas la neegalaĵo de Kantoroviĉ pri la konverĝa rapideco de gradienta metodo kaj de Neŭtona metodo (vidu la teoremon de Kantoroviĉ).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.