Leopoldo la 3-a (Habsburgo)
Duko de Aŭstrio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Leopoldo la 3-a, Duko de Aŭstrio (1351-1386) estis kromnomita "La Kuraĝa", Duko de Aŭstrio inter 1365-1379, kaj Duko de Interna Aŭstrio inter 1365-1386. Li estis filo de Alberto la Saĝa aŭ la Kripla (1298-1358), kaj kune kun siaj fratoj Rudolfo la 4-a, Duko de Aŭstrio (1339-1365) kaj Alberto la 3-a la Porkovosta (1349-1395), estas konsiderataj la fondintoj de la Universitato de Vieno.
Leopoldo la 3-a | ||
---|---|---|
Duko de Interna Aŭstrio | ||
Mapo de Interna Aŭstrio | ||
Regado | 1365-1386 | |
Sekvanto | Ernesto | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-a de novembro 1351 en Vieno, Aŭstrio | |
Morto | 9-a de julio 1386 en Sempach, Aŭstrio | |
Mortis per | mortis en batalo vd | |
Tombo | Saint Paul's in Lavanttal Abbey vd | |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Vieno | |
Familio | ||
Dinastio | Habsburgoj vd | |
Patro | Alberto la 2-a, Duko de Aŭstrio vd | |
Patrino | Joanna of Pfirt vd | |
Gefratoj | Rudolf IV • Alberto la 3-a, duko de Aŭstrio • Frederick III, Duke of Austria • Margareto de Aŭstrio vd | |
Edz(in)o | Viridis Visconti vd | |
Infanoj | Vilhelmo, duko de Aŭstrio • Leopoldo la 4-a de Habsburgo • Ernesto, Duko de Aŭstrio • Frederiko la 4-a • Margarete von Habsburg • Katharina von Habsburg • Elisabeth von Habsburg vd | |
Profesio | ||
Okupo | suvereno vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Okaze de la morto de ilia patro, liaj du fratoj ne volis regi kune. Tiamaniere ke, en 1379, ili dividis la teritoriojn kun la Traktado de Neŭbergo[1], kaj el tio rezultis la albertida kaj leopoldida devenontaro de la Habsburgoj. Alberto ricevis la teritoriojn de Aŭstrio, al Leopoldo restis la Tirolo, Stirio, Karintio, la sudorientaj markioj (nune Slovenio kaj Istrio) kaj estas ĉio kio restis el la Habsburgaj landoj en la Suda Germanio kaj Svisio (vidu: Antaŭa Aŭstrio).